Vojo: 5323 km.
Daŭro: 2 semajnoj (2009 somero)
Landoj: Litovio, Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio, Germanio, Svislando kaj Slovakio.
Agantoj: Dalius kaj Donata
Aĥ! Verŝajne estis mia la plej longa tempo ĉe vojo de Mažeikiai. Tiel okazis, ĉar mi elektis la plej malbonan tempon por petveturado.Ja estis postagmezo de dimanĉo kaj mi volis atingi Vilnon, tio estis nereala revo, ha-ha, preskaŭ nereala, ĉar mi sukcese atingis la celon.Tiun lastan nokton mi longtempe ne povis ekdormi, ho morgaŭ ni ekpetveturos al Svislando, al la lando, pri kiu mi ĉiam revis. Dankon al mia kunvojaĝanto!
Kia bona sento estas, kiam vi troviĝas ĉe vojo kaj ne scias kio atendas vin, estas tio kion vi devas travivi, nur tiam vi komprenos, kial homoj elektas petveturadon! Jam unuan tagon ni havis sufiĉe da bonaj adventuroj. Ni, jam tri vojaĝantoj, kune veturis per aŭto al Varsovio (nia rapideco estis 190km/h). Sed kial ni estis tri personoj? Do, ni renkontis strangan ruson ĉe Bialistoko, kiu vojaĝis trans Eŭropo. Li vere estis stranga, kvankam li estas vojaĝanto, sed ne povis skribi necesan por li vorton – Berlin. Mia amiko helpis al li kaj skribis sur ŝildo – Berlin. Mi kaj Dalius denove restis duope en Varsovio, ekzakte en la stacidomo, ĉar nia bona ŝoforo aĉetis por ni biletojn al Piotrkow Trybunalski (tie ni havis tranokton, Dalius trovis ĝin per interreto, en Couchsurfing pere de senkosta internacia gastiga servo, simila al Pasporta Servo). Ankaŭ tiu ŝoforo alvokis sian fraton, kiu veturigis nin tra tuta Varsovio al ĝusta stacidomo. Ho, la unua tago kaj tiom bona!
Ni dormis dolĉe kiel hejme en pola familio. Sed alian tagon ni elprovis nian propran domon, tendon. Mi povas diri, ke tia domo estas la plej bona, ĉar se ni ne sukcesis plu petveturi, tiam ni starigis tendon kaj iris dormi. Mi ĉiam memoros mian unuan nokton en tendo ie en Prago, en alta herbo, ie ĉe la aŭtovojo, kie mi aŭdis kiel tutan nokton veturis aŭtoj. Poste mi kutimis pasigi noktojn ie ajn.
Tria tago: ni piede transiris limon de Ĉeĥio-Aŭstrio kaj renkontis tie du litovajn vopjaĝantojn, kiuj ankaŭ petveturis. Litovon vi povas trovi ĉie, kie vi volas! Ni ankoraŭ trovis ilin en Svislado, Luzern.
En interesa apartamento de esperantisto Alfred eblas trovi litovajn librojn, ĉar li kiel kutime esperantistoj ŝatas lingvojn kaj scipovas multajn lingvojn. Ĉarma nokto en Vieno kun granda
hundo, kun 2000 libroj, kun gitaro en la manoj.
Nova mateno, novaj adventuroj. Ekskurso en Vieno ne estis longa: promenado en la malnova urbo kaj centro, vidaĵo de Stefana Katedralo. Ni rapidis kaj siurprize ni trafis al Germanio, ricevante utilan donacon- dormosakon de la ŝoforo. Germanio renkontis nin ne ĉarme, ĉar pluvis kaj fulmis. Tiam nia tendo estis en granda ne finita konstrui placo por aŭtomobiloj. Ho, nia tendo ne estis tiel bona, kiel ni pensis, nu ja ĝi malmulte kostis. Do, ekde duono de nokto ekestis gaja demando: kion fari?? Pluvo, pluvo, pluvo, ĉie estis akvo, nu iomete da akvo en nia dometo.
Sed nia embaraso ne finiĝis, ĉar ni longe etendis aŭton de tiu loko, du enuajn horojn. Oni diras, ke komencantoj sukcesas ĉiam kaj tio estas vero. Post longtempa atendado ni atingis nian rapidecan rekordon eĉ 220km/h. Finfine! Kelkaj kilometroj ankoraŭ... kaj la ĉefa celo - Svislando.
Antaŭ vojaĝo al Svislando mi eĉ ne sciis, ke ĉi tie ne estas populara petveturado. Sed tiun fakton
ni rapide konsatatis, ĉar ĉiuj homoj rigardis el aŭtoj al ni. Ili ridis kaj montris por ni diversajn mienonjn. Petveturado estas la plej bona en Svislando! Homoj estas vere tre bonaj! Unu homo, kiu estis nia ŝoforo al St.Gallen tre helpis al ni trovi domon de niaj gastigontoj, li eĉ revenis al sia hejmo por trovi mapon de urbo kaj poste ni jam estis apud pordo kaj parolis kun virinoj, ĉe kiuj ni dormis. Unu tago sen petveturado. Mi kaj mia kunvojaĝanto ripozis en bela urbo kun bela naturo. Estis tiel bone kuŝi apud lagetoj kaj nenion fari. Tiun lastan vespero ni havis specialan, bongustan vegetarian manĝaĵon de svislandaj amikinoj. Vespere ni planis forveni el urbo, sed ni nur sukcesis piede foriri de urbo kaj nokton ni pasigis en tendo apud St.Gallen. Nun rapideco ne estis grava! Ripoztempo daŭris en Luzern. Ĉie tie ni pasigis 3 tagojn. Verŝajne, neniu havis tian belan lokon kaj komprenble senkostan, kian ni havis. Nia tendo estis sur monteto de kiu ni vidis Alpon, lagon, urbon!
Mi estis feliĉa, ja mi vidis tion, pri kio mi revis kaj kion imagis. Belega lando, kie tempo haltiĝas!Fabeloj ĉiam finiĝas kaj vi devas reveni hejme, sed nia reveno estis ankaŭ ne kutima! Matene ni vekiĝis en Svislando kaj ekdormis en Ĉeĥio, Prago. Tiun tagon, ni povis vojaĝi al Italio, sed mi jam volis moviĝi pli proksime al Litovio. En Prago estis malmultekosta post Svislando, do ĉi tie ni aĉetis sufiĉe da manĝaĵo kaj plu petveturis al Bratislava. Sed kio okazis en Prago? En metroo? ni havis malbonan okazon. Tiun ĉi fojon ni ne havis bileton kaj subite ni devis trakti kun kontrolisto. Unue li postulis ĉirkaŭ 1400 kronojn (200 lidoj), poste 700 kronojn. Sed ni ne havis tiom da
mono kaj rakontis, ke ni estas vojaĝantoj, ke pardonpetas, ke ne havas bileton kaj ktp. Tiam donis al li: 20 zlotojn, 10 lidojn kaj 7 eŭrojn kaj Dalius al li diris: “It’s very good, colorfull money, for your children” (Tio estas tre bona, kolora mono al viaj infanoj) kaj kompreneble kontrolisto ne prenis nian monon, nur ridis kaj bondeziris ĉion bonan. Se vi volas ŝpari tempon, tiam ne forgesu aĉeti bileton! Nia reveno daŭris! Ĝis Brno ni vojaĝis kun David, kiu rakontis, ke li, kiam estis junulo, kun la edzino petveturis al Francio. Krome li donis 13 eŭrojn kaj ĉokoladojn. Estis bona situacio, ĉar kiam ni denove komencis petveturi haltis aŭto kaj homoj el Kolumbio. Nun ili loĝas en Hispanio kaj diris, ke ili vidis nin kiam ni eniris en aŭton ĉe Prago. Kolumbianoj estis feliĉaj, ke povis vojaĝi kun ni. Kaj divenu kien ili venis?? Ho tien, kien ni bezonis, al Bratislava!! Mi diris al ili eĉ kelkajn hispanan frazojn (min instruis esperanta amiko el Venezuelo). Ĉu vi sciis, ke en Bratislava apud Danubo estas tiom multege da kuloj, ke mi volis nur kuri el tiu loko, se vi estos tie ne forgesu tiun fakton!
Lasta tago, sed mi estis feliĉa, ĉar finfine mi revenos hejmen al kutima vivo. Mi sentis min laca. Kvankam, ŝajnis ke nenio plu okazos, sed okazis. Eble la plej stranga, amuza, amikeca okazo. Haltis la plena aŭto kun 5 homoj. Ni eĉ tiam ne petveturis. Tiu familio invitis nin vojaĝi kune, ili eĉ ne parolis al ni kompreneblan lingvon, sed tio ne gravis, ĉar ili komprenis ke ni revenas hejmen, al Litovio, kaj ke ni estas vojaĝantoj. Ni kun ili ne vojaĝis longe, sed kiam ni devis foriri el aŭto la patro de la familio ekvidis aŭton kun litovaj numeroj kiu turnis sin al benzinstacio. Do, la patro rapide reprenis nin senove kaj kunportis en tiu benzinstacio, kie estis litova aŭto. Ni atingis Litovion kun belgoj, kiuj vojaĝis al Riga, ili eĉ donis al ni sian adreson, se ni estos en Belgio, ni povus tranokti ĉe ili.
Mi estas feliĉa, ke mi decidis vojaĝi per petveturado. Sento, ke vi estas libera kaj stendo de aventuro, kiam vi iras ĉe vojo kaj ne scias kio okazos, tio estas io, kion vi devas travivi kaj kompreni.
Nun mi atendas alian someron, espereble, ke mi perveturos al Maroko aŭ ne gravas kien, eble al alia lando!